PIV · 5292
glu/o
glu/o. Duonlikva substanco, kiu, ŝmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekiĝante: gluo solvita en nafto Z; gluo el gumo; amelgluo; farungluo; fiŝgluo; celuloza gluo; vinilgluo (blanka gluo, kutime uzata de la lignaĵistoj).
glua. Rilata al gluo.
★glui (tr)
1 (io) Teni kune fiksita per gluo aŭ simila substanco: tiu substanco gluas ledon, eĉ feron; (analoge) la pluvo gluis la buklojn de liaj longaj haroj en ŝnurojn B; la ŝvito gluis lian ĉemizon al la dorso; gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu X; (abs) tiu produkto bone gluas.
2 (iu) Fari, ke unu objekto estu fiksita kun alia per gluo: la patro gluis paperfolion sur la rompita vitro; (f) glui sian orelon, okulon al la serurtruo. ☞ luti, mastiki.
gluado. Ago glui.
gluaĵo. Substanco, kiu, aldonita al likvo, donas al ĝi gluan econ.
gluaĵi. Ŝmiri per gluo, por ebligi postan kungluadon: gluaĵi strion da tapetpapero; aparato por gluaĵi poŝtmarkojn.
glueca. Prezentanta la ecojn de gluo: rezino estas glueca; gluecaj manoj de infano.
gluiĝi. Fiksiĝi (kvazaŭ) per gluo: atendu, ĝis la peco bone gluiĝis; la bandaĝo gluiĝis al la vunda loko; (f) mi vidas sub gluiĝa vesto la karnon malmolan K.
gluilo = gluaĵo.
gluizi = gluaĵi.
alglui. Glui objekton al pli granda aŭ pli fortika: al pec’ pecon algluas, kiu neston konstruas Z; li algluis la afiŝon post la fenestro Z; alglui poŝtmarkon B; (f) alglua lingvo. ☞ aglutini.
algluiĝi. Forte kuniĝi per si mem kun alia objekto: al mia mano algluiĝis makulo Z; la sango algluiĝis al la glavo Z; koto algluiĝas al liaj plandoj Z; mia lango algluiĝis al mia palato pro soifo Z; (f) ŝiaj okuloj kvazaŭ algluiĝis al ĝi Z; insulto ne algluiĝas Z; ministro, kiu algluiĝas al sia posteno; li algluiĝis per sia tuta koro al tiu peco de tero Z; algluiĝis lia animo al Dina X; la peĉo algluiĝis tiel forte, ke ĝi restis neforigebla B. ☞ alkroĉiĝi.
kunglui. Glui du objektojn proks. same grandajn: la randoj, kiujn oni volas kunglui Z; kunglui du paperajn foliojn B, la rompitajn pecojn de porcelanaĵo; (pluvo, pro kiu) la terbuloj kungluiĝas X; la kungluiteco de la palpebroj Z (en kataro); maso por kungluado de marmoro, gipso ktp Z.
kungluaĵo ☆ ♧ 𝅘𝅥𝅰 Verko, en kiun estas enkondukitaj jam ekzistantaj heterogenaj elementoj, kiuj kreas surprizajn kontrastojn.
malglui. Disigi objekton disde alia, al kiu ĝi estas gluita: malglui poŝtan markon B.
reglui. Denove alglui, kunglui: pecon detranĉitan al la pano ne regluu Z.
transgluebla. Tia, ke oni povas ĝin transmeti per gluado: transgluebla bildo.
birdogluo. Viskeca substanco, ricevita el la interna ŝelo de ilekso aŭ beroj de visko, k uzata por kapti birdetojn.
fiŝgluo. Gluo, fabrikata el flosveziko de kelkaj fiŝoj.