PIV · 5293
glucid/o
glucid/o Ⓚ (kn) Natura polihidroksila aldehido aŭ ketono, aŭ natura substanco liveranta per hidrolizo polihidroksilajn aldehidojn k/aŭ ketonojn k eventuale ankaŭ alispecajn molekulojn: krom proteinoj k lipidoj glucidoj estas unuj el la ĉefaj konsistaĵoj de la ĉeloj de la vivuloj; glukozo, sakarozo, amelo, celulozo estas glucidoj. Sin. sukero 2. ☞ gliko, gluko, heterozido, ozo, sakarido.