PIV 2020 · 14972
★suker/o
★suker/o
1 Kristala, blanka, dolĉa substanco, konsistanta el karbono, hidrogeno k oksigeno, C12H22O11, k ekstraktata el diversaj vegetaĵoj, precipe el sukerkano k sukerbeto: funto da sukero Z; li donis al mi teon kun sukero Z; sukero ne estas permesata al diabetuloj; pulvorigita, blanka, kruda (aŭ) bruna sukero. Sin. sakarozo. ➞ kando.
2 Ⓚ Glucido (egale ĉu sukergusta aŭ ne): sukero simpla (Sin. monosakarido, ozo), malsimpla (Sin. ozido).
sukera
1 Enhavanta sukeron, karakterizata de sukero: sukera kuko, bero; ⚕ sukera diabeto.
2 (f) Dolĉa, agrabla: diri al knabino sukerajn flataĵojn.
sukeri (tr) Dolĉigi per sukero: sukeri kafon, kompoton; ne sufiĉe sukerita torto.
sukeraĵejo. Butiko, kie oni vendas sukeraĵojn.
sukerato. Salo de sukerata acido, C6H10O8, oksidiĝa produkto de glukozo.
sukerujo. Vazo, en kiun oni metas sukeron.
sukerumi (tr) Kovri per pulvoro de sukero: sukerumi vaflojn.
sukerpeco. Aglomerita peco de sukeraj kristaloj, ordinare en regulaj sesedraj formoj.
acersukero, betsukero, kansukero, palmosukero. Sukero, ekstraktata el tiuj respektivaj plantoj.
invertsukero Ⓚ Invertita sukero, miksaĵo de glukozo k fruktozo.
mostsukeri. Sukeri moston antaŭ la fermentado por plialtigi la alkoholkvanton de la vino. Sin. ŝaptalizi.
restsukero 🍴 La sukero de vino, kiu dum la fermentado ne estis transformita en alkoholon.