← Reen al B

PIV · 2075

★bombon/o

bombon/o. Sukeraĵeto, kiun oni suĉas aŭ krakigas: ĉokolada bombono, gumbombono, bombono farĉita (per marmelado). dropso, pralino.
bombonujo. Eleganta skatoleto por teni bombonojn.
karamelbombono. Bombono el karamelo k lakto.