← Reen al B

PIV · 2076

★bon/a

bon/a
(io) Posedanta ĉiujn ecojn de sia speco; plene taŭga por la destinita uzo: bona aparato, ŝtofo, ŝipo Z, glavo, dormilo Z; ŝi metis sur sin sian plej bonan veston Z; bona ordo Z, memoro Z, dormo Z, komenco Z, kalkulo Z; bona stilo; kio mia, tio bona Z; (ironie) fari al iu bonan lavon Z; bona puno por malbona peno Z.
(iu) Posedanta la ĝustajn kapablojn, aganta konforme al la reguloj de sia metio, stato: bona civitano, ĉasisto Z, mastrino Z, laboristo, pastro, verkisto; hundo bona por ĉaso; bona ĉevalo; li estas bona por nenio.
(io) Haviganta kontentiĝon, profiton; favora: bona vetero Z, ĉaso Z, efiko Z, ideo Z, famo Z, fino Z, akiro Z, metio Z, humoro Z; kion bonan alportis la Ligo? Z; deziri al iu ĉion bonan Z; ŝi vivis en bona stato Z; bonan tagon, vojaĝon!; bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu Z; fremda manĝo havas bonan guston Z.
(iu) Preta doni helpon; sentanta kompaton; penanta feliĉigi: bona najbaro Z, frato Z; bona anĝelo Z; la bona Dio Z; troviĝas bonaj homoj en la mondo Z; lia bona genio; (analoge) bona koro, bonaj sentoj; esti bona al iu, kontraŭ iu; estu tiel bona k diru […].
(iu, io) Konforma al la moralaj postuloj de difinita socio: bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas Z; favorkoreco estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn X; bonajn morojn k scion instruu al ni X.
bone
En bona maniero: bone labori; bone fari al iu; bone scii Z, memori Z, veturi Z, agi Z, aspekti Z, balai Z; kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu Z; pli bone (prefere) fleksiĝi, ol rompiĝi Z.
Konsentite: nu, bone, iru Z; bone, bone, ni vidos Z; nu, bone, mi nenion faros al vi! Z.
Adv. uzata kiel aproba takso de tasko: ĉiuj, kiuj havis la noton «tre bone» aŭ «bonege», ricevis […], sed tiuj, kiuj havis «meze bone» aŭ «ne tute bone» devis […] Z.
bone estas. Estas profito en tio: bone al ni estas, ke vi alvenis Z; estus bone, se en ĉiuj urboj estus kreitaj rondetoj por kune labori Z; ne estas bone, ke la homo estu sola X; estos bone, ke unu homo mortu por la popolo N; plej bone estos, se vi ĝin forgesos Z.
bono
Tio, kio estas bona, rigardata en abstrakta, absoluta maniero: ekkonado de la belo, vero k bono Z; la arbo de sciado pri bono k malbono X.
Avantaĝo, profito, utilo: la homoj senĉese celadas al sia bono Z; tio estas tre grava por la bono de nia afero Z; por via bono vin regalas bastono Z; oferi ion al la komuna bono Z.
Helpo, bonfaro: plej kruela estas redono por farita bono Z; malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas Z.
Bonaĵo 2: ĉia dono estas bono Z; bono posedata ne estas ŝatata Z; tro da bono ne turmentas Z; kiu laboron evitas, bonon ne vidas Z; dum la homoj, kiuj okupas sin je sensencaĵo en modo, ĝuas ĉiujn bonojn de la vivo […] Z.
bonaĵo
Sensebla manifestiĝo de bono: la bonaĵo en tio estas, ke […] Z; liajn bonaĵojn ni rekompencis per bonaj aĵoj K.
Havaĵo, valoraĵo: denove pleniĝos niaj urboj per bonaĵo X.
boneco. Eco de tio, kio estas bona: ili ne volas atendi, ĝis ilia ellaborota lingvo venkos per sia boneco Z; havu la bonecon alporti […] Z; M. per la boneco de la koro divenis la novan embarason Z; en ŝia brust’ boneco (indulgo) mia naskas deziron arogantan Z; atesto pri la kvanto da boneco k kompatemeco troviĝanta en lia koro Z; multaj homoj proklamas pri sia boneco X (virto).
bonega. Aparte, ekstreme bona: tio estas bonega solvo; bonege respondi.
bonigi. Fari bona: homoj k ĉevaloj kuŝis enterigitaj k bonigis (grasigis) la teron Z; ĉiun fojon, antaŭ ol mi ilin (versaĵojn) presas, mi ilin devas iom bonigi Z; la lango de saĝuloj bonigas (agrabligas) la instruon X; mi esperas, ke la tempo ĉion bonigos Z (aranĝos); ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo Z; la detaloj estas facile bonigeblaj per la decidoj de la societo Z.
bonulo
Afabla, senmalica homo: la bonulo ridetis al la knabo k donis al li moneron.
Virtulo: bonulo akiras favoron de la Eternulo X.
malbona
(io) Ne havanta la ecojn necesajn por kontentiga uzado: malbona aero Z (haladza), monero (falsa), nutraĵo, ovo Z (putra), vesto Z (eluzita), rado, plumo, vojo Z, veturilo, ĉevalo. aĉa, difekti, senvalora.
(iu) Ne posedanta la ĝustajn kapablojn, por kontentige fari sian taskon: malbona laboristo, reĝo, pafisto, mastro, lernanto; malbona poeto Z, aktoro Z; (analoge) malbona paganto Z. fuŝa, malvirta.
(io) Haviganta malprofiton, ĉagrenon, doloron: malbona herbo, vetero, tago; malbona konsilo, novaĵo, ŝanco, gusto, famo, ŝerco; vidi en ĉiu afero nur la malbonan flankon Z; havi malbonajn okulojn, krurojn, malbonan stomakon; mortintoj al neniu faras ion malbonan Z; vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj Z (mortos).
(iu) Ema suferigi aliajn, malica: malbona, kruela sorĉistino Z; malbona virino diablon superas Z; malbonaj infanoj amas turmenti bestojn Z; la malbona knabo! tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin! Z; malbona kamarado; malbona spirito B (diablo), (analoge) malbonaj pensoj k avidoj Z; malbona vivo, ago, ekzemplo Z; malbonaj moroj Z, trajtoj de karaktero Z. Rim. bon k malbon estas ofte uzataj pref-e: bongusta, bonhavo, bontrovo, bonfari, bonvoli ktp; malbonfara, malbongusta, malbonintenca, malbonsona, malbonodoro, malbonagi, malbonuzi ktp. mis.
malbono
Tio, kio estas malbona en si mem: donu al via servanto koron, kiu povoscius distingi inter bono k malbono Z; ankaŭ en ni estas ne malmulte da malbono B.
Malbona afero, ago: nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon Z; grandaj malbonoj – grandaj rimedoj Z; el du malbonoj pli malgrandan elektu Z; kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu Z.
malboneco. Eco de io aŭ iu malbona: la malboneco de lia stilo estas neimagebla; vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino Z.
malbonigi. Fari malbona: oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron Z; tro multe da salo malbonigas la manĝon Z; eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj Z; infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado Z.
malbonulo. Maliculo, malvirtulo.
nebona. Ne donanta la atenditan kontentigon aŭ profiton: ili povas ŝanĝi ĉion, kion ili trovas nebona Z; tie ĉi malbone, tie nebone Z (situacio sen eliro).
pliboneco. Supereco: la grandega pliboneco de (la) lingvo antaŭ Volapük Z.
plibonigi. Fari pli bona: eĉ se efektive aperus la neceseco plibonigi E-on […] Z; plibonigi la sorton de la kamparanoj B; plibonigoj ne povus esti farataj tiel facile, kiel ĝi ŝajnas teorie Z; la plibonigistoj Z (reformistoj).
rebonigi. Meti denove en bonan staton: rebonigi difektitan horloĝon; ili ne volis rebonigi kanalon B; rebonigi eraron Z. reĝustigi, ripari.