PIV · 10444
mis⁴/
mis4/
I - Pref. signifanta:
1 ke ago estas nekonvene, erare aŭ malĝuste farata: misaŭdi, misciti, miskalkuli, miskompreni, mislegi, mispaŝi, mistraduki, mistrafi ktp;
2 ke eco aŭ aĵo ne prezentas la esperatajn pozitivajn kriteriojn: misedziĝo, misformo, misproporcio kc.; en tiu uzo mis ofte sinonimas kun malbon-: misanĝeloj, Misburso K; la Misvalo K ktp.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
misa
1 Maltrafa: misa ĵeto de lanco.
2 Malbona: pro misaj ten’ k dono K.
mise. Malkonvene, malbone: hidropso, kiu membrojn mise formas K.
miso. Misa okazaĵo aŭ ago.
misaĵo. Konkreta rezulto de miso.
misulo. Tiu, kiu estas karakterizata de misaj agoj: la Misuloj K (damnitoj).