← Reen al E

PIV 2020 · 3522

★edz/o

edz/o. Viro laŭleĝe ligita kun virino por kunvivado k fondo de familio: venu, ĉar mia edzo ne estas hejme X; furiozas la ĵaluzo de la edzo X; edzo k edzino, ĉiela difino Z; episkopo devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino N; mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj! Z. fraŭlo, fianĉo, vidvo.
edza. Rilata al edzo: edza subskribo.
edzeco. Stato de edzo aŭ (ark.) de geedzoj: ligo tiel estimeginda, kiel estas la ligo de edzeco Z; seninfana estis la edzeco de la rabeno Z; edzeca ĵuro Z; edzece feliĉa Z; edzeca infano.
edzigi. Fari iun edzo: edzigi sian filon al riĉa fraŭlino; vi povus tion fari, se vi estus edzigita kun persono de via klaso Z; la filoj de ĉi tiu mondo edziĝas k estas edzigataj N.
edzigo = geedziĝo: edziga ceremonio Z, promeso Z, formulo Z, ringo Z.
edziĝa. Rilata al edziĝo.
edziĝi. Iĝi edzo: ĉar viro ekpensas edziĝi kun ni, estas necese, ke ni rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj! Z; mi tute ne petis vin, ke vi edziĝu kun mi Z; ŝtelu malproksime, edziĝu proksime Z.
edziĝo
Laŭleĝa ligo de viro kun virino: edziĝo pro amo, pro mono, pro konveneco, pro prudento; edziĝo laŭ koro Z, laŭ la kvanto da oro Z; de edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas Z; fianĉiĝo ne estas edziĝo Z.
(ark.) Geedziĝo: ĉu antaŭ la edziĝo vi demandis pri mia konsento? Z; nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo! Z; edziĝofesto ( nupto); edziĝopova; edziĝotaŭga aĝo Z; edziĝovojaĝo ( mielo).
edzino. Virino, laŭleĝe ligita kun viro, por fondi kun li familion: preni edzinon Z; per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu Z; esti sub la ŝuo de sia edzino Z; vi malpurigas unu la edzinon de la alia X; jen niaj kanajlaj edzinoj! Z; doktoredzino, pastredzino, reĝedzino (Kp doktorino, pastrino, reĝino ktp).
edzinigi. Fari el iu edzinon: mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo Z; Miĥal, kiun mi edzinigis al mi X; li edzinigis ŝin al si kontraŭ la volo de ŝia patro Z; en certa grado… mi estas edzinigita! Z; la fraŭlino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis Z; neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido X.
edziniĝi. Iĝi ies edzino: mi jam estas tro maljuna, por edziniĝi kun viro X; se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas N; en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas N; edziniĝopova knabino.
edzoligiĝi. Ligiĝi per edzeco: edzoligiĝi kun domo de nobelo Z.
boedziĝi X ב edziĝi al la edzino de seninfane mortinta frato.
eksedziĝi. Ĉesigi la (ge)edziĝon: eksedziĝi kun Z, je, disde iu.
eksedziĝo. Ĉesigo de la (ge)edziĝo: peti pri eksedziĝo; proceso pri eksedziĝo; li skribu al ŝi eksedziĝan leteron X. divorco, repudio, separo.
eksteredzeca. Okazanta, naskita ekster edzeco: eksteredzeca amrilato, filo. bastardo.
geedzoj. Edzo k edzino: geedzoj en paco vivas en reĝa palaco Z; ni ambaŭ estas geedzoj Z.
geedzeco. Stato de geedzoj.
geedziĝo
Laŭleĝa ligiĝo inter viro k virino.
Sakramento, kiu sanktigas tiun ligiĝon.
geedziĝi. Iĝi geedza paro: ili geedziĝis sekrete; geedziĝa ceremonio.
interedzigi. Kunigi per edzoligo: ili estas nun gefianĉoj k baldaŭ interedzigotaj Z; li plenumis la interedzigan ceremonion Z.
kromedzo, kromedzino. En poligamia sistemo, ĉiu el la edz(in)oj, edz(in)igitaj post la unua.
misedziĝo. Edziĝo inter malsamrangaj personoj.
miksedziĝo. Interedziĝo inter malsamgentaj aŭ malsamreligiaj personoj.
novedzo, novedzino. Vir(in)o, kiu ĵus edz(in)iĝis.
pluredzeco, pluredzineco. Poligamio.
princo-edzo Vd princo.
provedziĝo. Provtempo de seksa kunvivado antaŭ la geedziĝo.
reĝinedzo Vd reĝo.
senedzeco, senedzineco. Stato de iu, kiu ne havas edzinon aŭ edzon. fraŭlo.