PIV 2026 · Artikolo 16601
★vidvo
Derivaĵoj en la artikolo 6
★ vidvo viro, kies edzino aŭ edzo mortis kaj kiu ne reedziĝis.
vidva rilata al vidvo: vidva vivo vidva soleco
vidveco stato de vidvo.
vidviĝi iĝi vidvo.
vidvino virino, kies edzo aŭ edzino mortis kaj kiu ne reedziniĝis: ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis Z nejuna vidvino de oficisto Z pajla vidvino kies edzo forveturis aŭ forkuris Z vidvinon kaj orfon ne premu MT
vidvineco stato de vidvino: seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin MT
vidviniĝi iĝi vidvino.