PIV 2026 · Artikolo 16600
video
video TELE
1 elektronika registraĵo de moviĝantaj bildoj: Varsovia Vento produktas ankaŭ muzikajn videojn Ko la ĉefpreleganto prezentis videon OE multaj redaktejoj petas kontribui al la retejo per sonoj, videoj aŭ ekskluzivaj informoj MD
2 disko, bendo aŭ simile, sur kiu video 1 estas registrita: la murojn tegas bretaroj kun libroj kaj videoj ATi
➞ videbendo, videdisko, videoregistrilo. videa rilata al video: la elsendflua teknologio estas formo de tuja transdono de sonaj kaj videaj datumoj tra la Interreto Ko mi ĵus finspektis vian videan serion pri Esperanto Ko
videaĵo io registrita kiel video.