← Reen al V

PIV 2020 · 16599

★vid/i

vid/i (tr)
Percepti per la okuloj: bone, malbone vidi; vidi duoble (du objektojn tie, kie estas nur unu – aparte pri ebriulo); malproksime vidas ĝiaj okuloj Z; aliajn gvidas, k mem ne vidas Z; blinduloj vidas, lamuloj marŝas, surduloj aŭdas N; li ne plu vidas (blindiĝis).
Percepti la bildon de prilumita objekto: mi vidas ŝipon sur la lago B; ekstere de la urbo la promenantoj vidis la vesperan ĉielon ankoraŭ pli bele Z; vi vidos ĉion antaŭ vi kiel vivantan Z; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis sinjorinon Z; en la klara akvo ĝi vidis sub si sian propran bildon Z; vidi sin en spegulo; vidas okulo, sed mano ne trafas Z; mi tre deziras, ke ŝi vidu iom la mondon Z; vidi mil stelojn (percepti fajrerojn pro bato sur la kapo); (f) en sonĝo princinon mi vidis Z; vidi viziojn X.
Distingi per la okuloj, rimarki, observi: mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis Z; li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo Z; pro multo da arboj li arbaron ne vidas Z; ho popolo malsaĝa, kiu havas okulojn, sed ne vidas X; neniu okulo min vidu! X; «kion mi vidas!» diris ŝia patrino kun grandega miro Z; la nokto malhelpas nin esti vidataj Z; infanoj devas esti vidataj, sed ne aŭdataj; la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo X; neniam mi vidis lin tia Z; mi vidis lin fali; eĉ muŝon li ne povis vidi suferi Z; vidante, ke ŝi estas tiel bela, li […] Z; ili vidu, kiel eleganta ŝi fariĝis Z; la nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi Z.
(iun) Renkonti, viziti, akcepti: je la lasta fojo mi vidis lin ĉe vi Z; jam de sep jaroj ni nin ne vidis Z; esti en Romo k ne vidi la papon Z; al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas? X; Dina eliris, por vidi la filinojn de la lando X; sian knabon ŝi estis vidonta post la manĝado Z; petu lin reveni, mi ne havas nun la tempon vidi lin.
Koni, vidante iun; sperti, vidante ion: vi vidos la infanojn de viaj infanoj X; la lando, kiu vidis lin naskiĝi; ĝi neniam vidos la morton; li vidis kvin reĝadojn; ŝi neniam denove vidos la tridekan jaron; soldato, kiu unuafoje vidas la pafadon; virtuloj vidos ilian falon X; mi ne ekzistus, simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon X; kiu laboron evitas, bonon ne vidas Z.
Percepti per la menso, kompreni, konstati: konfidu, sed vidu Z; kiu vivos, tiu vidos Z; neniu vidas, kio lin insidas Z; vi estas Jekel-Malsaĝulo, mi vidas tion per viaj vortoj Z; cetere li vidas malproksime, kvankam li ne diras ĉion B; mi ne vidas la signifon de tiu frazo; li neniam vidas la malfacilaĵon; fine vidi la veron; Dio vidas la fundon de nia koro B; baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis Z; k Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, k vidis, ke ĝi estas tre bona X; ni vidos, ĉu li sukcesos; por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino Z; rigardu, ho Eternulo, k vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! X; ŝi vidos el tio, ke ŝia filino vivas Z; rigardu k vidu, ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero! X; li vidas, de kie venas la vento; (speciale pri skribo) el via letero mi vidas, ke vi interkonsentiĝis kun s-ro M. Z; mi vidis el la gazeto, ke la kongreso brile sukcesis; (por atentigi) vidu, ankaŭ pri tio vi devas pensi Z.
Rigardi iamaniere; opinii tia aŭ tia: juĝanto decidas, kiel li vidas Z; ili vidis en mi nur fremdulon Z; en la lingvo E. ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo Z; mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi majstron Z; mi nun vidas la vivon malsame; li vidas la aferojn nigraj; ŝi vidas ĉion en roza lumo; li kutimas vidi nur per la okuloj de sia edzino.
vido
Unuopa ago de iu, kiu vidas: unu vido taŭgas pli, ol dek aŭdoj Z; oni ekkonas bovon per la vido, k malsaĝulon per lia rido Z; ĉe tiu vido la pia virino ekploris Z; ĝian (de bazilisko) vidon neniu povas elteni Z; (timi) ĉe la vido de sia propra ombro Z; kapturniĝo, kiun donas la vido de kadavroplena loko de batalo Z; la alloga vido de kuireja gracio Z; pagi ĉekon ĉe vido; ekludi arion ĉe vido; traduki la grekan ĉe vido; fenestroj, kiuj donas vidon sur la straton; kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! Z; flanka, fronta vido de objekto (desegnita).  vidmaniero.
(ark.) Aspekto: ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo Z.
vida. Rilata al la vidado: vidaj halucinoj, perturboj.
vidado
Tiu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu oni perceptas la lumon, kolorojn k formojn; kapablo vidi: havi akran, konfuzan vidadon; perdi la vidadon. Sin. vidsenso. opto.
Longa aŭ ripeta ago de iu, kiu vidas: la princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro Z; sur tiu ĉi monto oni havas esceptan punkton de vidado; la vidado estas ja senpaga.
vidate-vidote 💻 (pp tekstoprilaborilo) Funkciante tiel, ke teksto aspektas sur la ekrano, same kiel ĝi aspektos sur la papero post presado: la programo funkcias laŭ la principo vidate-vidote.
vidaĵo
Tio, kion oni vidas: la fluejo prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando Z; neesprimeble bela ili trovis la vidaĵon Z; tiam mi ellasus la hundojn, ha! tio estus gaja vidaĵo! Z; ili amas la diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj buŝoj Z.
Desegno aŭ foto, prezentanta ian vidaĵon: estis skribite sur la poŝtkarto: «vidaĵo el Florenco».
videbla. Tia, ke oni povas ĝin vidi: la remparoj estas la lastaj videblaj atestantoj de […] Z; multaj steloj ne estas videblaj per nearmita okulo B; ŝi rigardis lin kun videbla embaraso.
videble. En videbla maniero; evidente: alvenis iu kun orkoloraj butonoj, videble instruisto Z; la alta estraro videble tute ĝin ne rimarkis Z; ŝi videble helpis al li saviĝi, ĉar la ĉevalo estis ŝia Z.
videbligi. Fari, ke io estu videbla: videbligi sur papero tion, kion ni havas en ni Z; li tro klare videbligis sian malkontentiĝon.
videma. Inklina vidi multajn aferojn.
vidigi. Fari vidata; montri: S-ino S., ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron Z; liaj fermitaj lipoj vidigis plej ĉarman kompaton Z; en diversaj lokoj la vesto vidigis riparojn k flikojn Z; nun mi havas la eblon vidigi al vi kiel ŝi min aranĝas Z.
vidigilo
Ĉia aparato, kiu ebligas ekvidi aŭ ekzameni ion.
💻 Aparato por vidigi informojn sur ekrano. terminalo.
vidiĝi. Iĝi vidata; aperi: en infano vidiĝas, kia homo fariĝos Z; tra la truoj de ŝia robo vidiĝis ŝia karno.
vidinda. Inda esti vidata: vidinda pentraĵo B, pejzaĝo. pitoreska.
vidindaĵo. Tio, kio estas vidinda: montri al iu la vidindaĵojn de sia urbo.
vidalvide. En kontraŭa pozicio: vidalvide sur la alia bordo etendiĝas arbareto; en restoracio, vidalvide al la ĉefa stacidomo; mi troviĝis vidalvide kun la konkretaĵo. fronte al.
vidama. Tre inklina al vidado: ne vidama turismo enŝipigis nin Z.
antaŭvidi. Anticipe ricevi aŭ formi al si ideon pri io: kiu povas antaŭvidi? Z; mi ja neniam povus antaŭvidi teorie ĉiujn dubojn k demandojn Z; li ĝuste antaŭvidis la sorton de la monarkio; li antaŭvidis, ke li povus stari ĉi tie ĝis la mateno Z; mi ne povas antaŭvidi, ĉu morgaŭ la cirkonstancoj ne devigos min […] Z; li ĉiam perdis monon malgraŭ ĉiuj antaŭvidoj B; tiel jam nenia malhelpo estas antaŭvidebla Z; kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto X.
ekvidi
Komenci vidi: li ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo Z (naskiĝis); tiam ŝi ekvidis en sonĝo tiun, kiu […] Z; ĉe la unua ekvido li ŝin rekonis.
Rimarki per la vido: nin ekvidis ĉasisto k pafis sur nin Z; unu tagon la cikonio ekvidis, ke el la profundo kreskis verda trunketo Z.
elvido. Vido, kiun oni havas el io: palaco el kristalo kun elvido sur ĉiujn landojn de la mondo Z.
elvidiĝi. Aperi el io: replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj Z.
intervidiĝi. Renkontiĝi k ekparoli kun unu aŭ pluraj personoj. rendevuo, intervjuo.
laŭvide. Nur per la vido: mi konas lin laŭvide.
neantaŭvidebla. Tia, ke oni ne povas ĝin antaŭvidi.
nevidate. Tiel, ke oni ne estas vidata: li eliris nevidate.
nevidebla. Tia, ke ties vido ne estas ebla: malgrandaj, nevideblaj grajnetoj Z; ŝi akirus la kapablon fari sin nevidebla Z; hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion Z; nevidebligi celon militan.
pretervidi. Ne rimarki ion, kion oni devus rimarki: pretervidi tajperaron; jen grava detalo, kiun vi pretervidis.
revidi. Vidi tion, kion oni jam vidis: Dio volu, ke ni nin revidu! Z; mi devas revidi lin! Z.
revido. Ago revidi, (ss) unu la alian: ĝis la revido!.
revidigi. Vidigi en kontraŭa direkto: larĝa spegulo revidigis en si la grupojn da malaltaj k molaj mebloj Z; (f) tiu romano revidigis al mi miajn junajn amojn. speguli, retrospektiva.
retrovidilo. Retrospegulo.
senvida. Tia, ke oni ne povas tie vidi: senvida vetero; senvida flugado de aviadilo.
televid8i. Rigardi televidan programon: hieraŭ ni televidis la matĉon Irlando-Aŭstralio; la televidantoj ne tre ŝatas la enmiksitajn reklamojn.
televido
Transdistanca vido.
Transsendo de spektaĵoj je granda distanco per elektromagnetaj ondoj: komerca, ŝtata, interŝtata televido; kolora televido; kabla televido (transsendo de televidaj programoj per kablo).
televidilo. Aparato por televidi.
travidi. Penetri per rigardo ion, kio ne malhelpas la vidon: travidi glason B, akvon; vitro estas travidebla Z; (f) riĉulo estas saĝa en siaj okuloj, sed saĝa malriĉulo lin tute travidas X; sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus Z.
travido. Vido tra io: nun la silenta vilaĝo ricevis travidon tra la arbaro Z.
travida, travidebla. Tia, ke tra ĝi io povas esti vidata: travida muslino; travida […] fenestro de magazeno Z; vitro estas […] travidebla Z.
unuvide. Per unu sola vido: tia tabelo, ke oni povas ĝin ampleksi unuvide.  sinoptika.
unuavide. Jam ĉe la unua ekvido: unuavide enamiĝi al iu.
akrevida. Havanta akran vidadon: inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj […] Z.
belvidejo. Loko, de kiu oni ĝuas belan vidon. belvedero, altano.
klarvida. Vidanta klare la aferojn: klarvida spirito, politikisto.
nigravidulo. Pesimisto.
noktovida Kapabla dumnokte vidi: strigo estas noktovida.
noktovideco. Nokta vidkapablo, ĝenerale akompanata de netolero por la taglumo.
okulvidebla. Makroskopa 1.
tagvida. Havanta bonan tagan vidkapablon, sed nulan aŭ tre malfortan noktan vidkapablon: aglo, homo estas tagvidaj.