PIV 2026 · Artikolo 15576
terminalo
terminalo
1 KOMP vidigilo ekipita per klavaro, aŭ simila aparato, per kiu uzanto komunikas kun komputilo, ofte de alia loko.➞ teletajpilo.
2 AVIA parto (konstruaĵo aŭ konstruaĵaro) de flughaveno, en kiu la vojaĝantoj povas eniri en la aviadilojn aŭ eliri el tiuj post fino de flugo: la grandega terminalo 3 povas akcepti 30 milionojn da pasaĝeroj ĉiun jaron, nome tiom, kiom terminalo 5 ĉe Heathrow MD pro la kompakteco de la flughaveno, malpli da tempo estus bezonata por rulado inter la parkumaj pozicioj ĉe la terminaloj kaj la kurejo JWi
3 TRAF konstruaĵo aŭ konstruaĵaro, en kiu transportaĵoj pere de aviadiloj, trajnoj, ŝipoj k.s. estas ŝarĝataj kaj malŝarĝataj: en la havenurbo Klaipėda komencis funkcii nova terminalo de likvigita natura gaso LSt
terminala
1 rilata al terminalo.