PIV 2020 · 5730
★haven/o
★haven/o
1 Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe la bordo de maro aŭ rivero, kie ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- k el-ŝarĝadon ktp: libera (senimposta), tajda havenoj; feliĉe alveni en la havenon (pf). ☞ baseno, digo, ĝeto, moleo, rodo, varfo, ondrompilo.
2 (f) Rifuĝejo: lia domo estis haveno por la persekutatoj; serĉi ripozan havenon en monaĥejo; de nun invitu venojn en viajn tri havenojn (orificojn) W.
havena. Rilata al haveno: la havenaj instalaĵoj.
antaŭhaveno. Enirejo de haveno, kondukanta en la diversajn basenojn.
flughaveno. Aerodromo, provizita per organizaĵo por dogano k el- aŭ en-migrado, k per konstruaĵoj por pasaĝeroj k pakaĵoj.
komerchaveno. Haveno destinita por la komercaj ŝipoj.
milithaveno. Haveno ekipita por la militŝipoj.