PIV · 1702
basen²o
basen2o
1 Artefarita kavo, ĝenerale profunda jam ĉe la rando, por teni akvon: granda baseno Z (de fontano); baseno de naĝejo; baseno en parko.
2 ⚓ Parto de haveno, ŝirmita kontraŭ la marventegoj: tajda baseno (libere komunikiĝanta kun la maro); kluza baseno (kien oni penetras nur tra kluzoj).
4 🌄 Ronda aŭ ovala valo.
5 ⊕ Geomorfologia unuo, kies sedimentaj tavoloj faras samcentrajn rondojn aŭ ovalojn ĉirkaŭ enpremiĝinta centro. Rim. Ne uzu baseno en la senco de pelvo.
salbaseno. Malprofunda baseno de sallaguno.