PIV 2020 · 9043
lagun²o
lagun2o ⊕ 🌄
1 Apudborda malmulte profunda lageto, formita de maro, disde kiu ĝin apartigas sablaj amasoj: la laguno de Dancigo, Venecio.
2 En atolo, etendaĵo da akvo, ĉirkaŭita de koralrifoj.
lagunado ☼ Verŝado de kloakakvo en malprofundan artan lageton, en kiu kreskas vegetaĵaro, cele al purigo de la ellasaĵoj fare de la tiea biocenozo. ➞ kloakpuriga.
lagunejo. Lageto de lagunado.
sallaguno. Arta laguna loko, konsistanta el malprofundaj basenoj (salbasenoj) k kanaloj, en kiu oni produktas salon per regata elvaporiĝo de marakvo. ☞ salejo.