PIV · 9033
★lag/o
★lag/o. Vasta etendaĵo da akvo, ĉiuflanke limigita de tero: Ĝeneva lago; la Grandaj Lagoj (la 5 lagoj inter Kanado k Usono); la kvin lagoj de la monto Fuĵi.
★lageto. Malgranda kolektujo de senflua, ne tre profunda akvo: kiel malnova ŝuo en la vilaĝa lageto Z. ☞ baseno, flako, marĉo.