PIV · 5163
★german/o
★german/o
1 ♜ Ano de C-Eŭropa ĝermana gento.
2 Σ Civitano de Germanio.
germana. Rilata al la germanoj: la germana lingvo Z, lando Z; la germana Regno, Imperio; ♜ Germana Demokratia Respubliko (GDR, 1949−1990, en la E parto de nuna Germanio).
Germanio, ★Germanujo. Regno (FRG) en C Eŭropo (Berlino).
germanigi. Doni al io germanan karakteron.
germanismo. Aparta dirmaniero aŭ moro karakteriza de la germanoj.
germanisto. Specialisto pri la germana lingvo.
germanlingva. Uzanta la germanan lingvon: germanlingva verkisto, la germanlingva Svislando.
Germanlingvio. Tuto de la teritorioj aŭ medioj, en kiuj estas uzata la germana lingvo.
altgermana. Rilata al la germana lingvo, origine parolata en S-Germanio, nun en komuna literatura uzado.
basgermana. Malaltgermana.
judgermana. Jida: judgermana ĵargono Z.
malaltgermana. Rilata al la nordaj germanaj dialektoj, kiujn ne trafis la dua konsonantŝoviĝo. Sin. basgermana. ☞ platdiĉa, Nederlanda.
malnovgermana. Rilata al la formo de la germana lingvo, uzata en la 8a-11a jc.
svisgermana. Rilata al la germanaj dialektoj, parolataj en Svislando, k al la koncerna teritorio. ☞ alemana.