PIV 2026 · Artikolo 468

alemano

Litero A

alemano HIST ano el grupo de ĝermanaj triboj, loĝantaj ĉe Rejno en la 5a jc.
alemana
1 HIST rilata al la alemanoj.
2 LING rilata al la germanaj dialektoj nun parolataj en Badeno 2, Ŝvabujo kaj partoj de Alzaco kaj Svislando, kaj pli speciale al la koncerna teritorio en Svislando. ➞ svisgermana.