PIV 2020 · 1415
aŭstr/o
aŭstr/o Z. Civitano de Aŭstrio.
Aŭstrio, Aŭstrujo. Regno en C Eŭropo (imperio 1804−1918, nun federacia respubliko) (Vieno).
Malsupra Aŭstrio. Unu el la landoj de Aŭstrio, en ties NE parto.
Supra Aŭstrio. Unu el la landoj de Aŭstrio, en ties N parto.
aŭstra. Rilata al aŭstroj: aŭstra dialekto.
Aŭstri-Hungario, Aŭstrio-Hungario ♜ Regno, kiu unuigis la imperion Aŭstrio k la reĝolandon Hungario (1867−1918). ☞ Habsburgoj.