← Reen al I

PIV 2020 · 6450

★imperi/o

imperi/o
Granda regno, kiu estas bazita sur militforto, entenas ordinare diversajn venkitajn popolojn, k kies estro sin rigardas kiel superan al la reĝoj: la Roma, Japana, Germana, Aŭstra imperio; la imperio de Hindujo; la Napoleona imperio.
La tuto de granda regno kun siaj kolonioj: la Franca, Brita imperio; akiri al si gravan kolonian imperion.
imperia. Apartenanta al imperio: imperia lando, kolonio, krono, titolo.
imperii (ntr) Regi, kiel imperio; superpotenci: dividu k imperiu!; la romana imperiado iam etendiĝis super Anglujo.
imperiestro. Plej alta titolo inter la regnestroj: la Reĝo de Granda Britujo k imperiestro de Hindujo; Via imperiestra moŝto Z; imperiestrino, imperiestredzino. caro, mikado, sultano, ŝaho.
imperiismo
Doktrino de la partianoj de imperia formo de regado. absolutismo, faŝismo.
Doktrino, agado de tiuj, kiuj celas por sia patrujo superregadon super fremdaj landoj; mondregemo.
Ekspansiemo de ŝtato plej ofte despota kun sklaveca aŭ servuteca socisistemo, por konkeri pliajn teritoriojn kun celo akapari la havaĵon de la konkeritoj k ilin devige laborigi; aparta formo estas la kapitalista imperiismo (fina stadio de la kapitalismo), kies ĉefa motoro estas bezono de merkatoj por troaj produktoj k de investosferoj por kapitaloj.  satelita.
imperiisto. Partiano de imperiismo.