← Reen al H

PIV 2020 · 6109

★hispan/o

hispan/o. Civitano de Hispanio: la hispano salutis la belan virinon Z.
hispana. Rilata al la hispanoj aŭ al Hispanio: mi ne scias la lingvon hispanan Z (kastilian); hispana kavaliro Z; la hispana gripo (epidemio en 1918).
Hispanio, Hispanujo
Regno, okupanta plej grandan parton de Iberio (Madrido). Andaluzio, Eŭskio, Galegio, Kastilio, Katalunio.
(ark.) = Iberio: per la suno, kiu prilumas la tutan Hispanujon! Z.
hispanismo. Apartaĵo de la hispana lingvo.
hispan-amerikana. Rilata al la lingvo aŭ civilizacio de la hispandevenaj regnoj en Ameriko.
hispanomaŭra. Rilata al la civilizacio aŭ arto de maŭroj, loĝintaj en Hispanio. mozarabo, mudeĥaro.