PIV 2026 · Artikolo 7582

kataluno

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. kataluna
  2. Katalunuj/o
  3. Kataluni/o
  4. Nord-Katalunuj/o
  5. Nord-Kataluni/o
  6. Sud-Katalunuj/o
  7. Sud-Kataluni/o
kataluno
1 ano de la ĉefa gento de Katalunujo.
2 ano de Katalunujo.
kataluna rilata al katalunoj, ilia latinida lingvo aŭ Katalunujo: komence de 1910 fondiĝis Kataluna Esperanto-Federacio ULi la kataluna estas la plej vaste parolata neŝtata lingvo en Eŭropo HAF
Katalunujo, Katalunio GEOG
1 regiono precipe en la nordorienta parto de Iberujo, konsistanta el Sud-Katalunujo, Nord-Katalunujo kaj Andoro.
2 aŭtonoma regiono en nordorienta Hispanujo, parto de Katalunujo 1. ĉefurbo: Barcelono
Nord-Katalunujo, Nord-Katalunio parto de Katalunujo 1, kiu situas en suda Francujo. ➞ Rusiljono.
Sud-Katalunujo, Sud-Katalunio Katalunujo 2.
CatalunyaCataluña