PIV 2026 · Artikolo 7581
katalpo
katalpo BOTA fal-, malofte daŭra-folia arbo, kun grandaj korformaj folioj ĝenerale kontraŭe duopaj, kun kunmetitaj infloreskoj el okulfrapaj floroj dulipaj, sonoril- aŭ trumpet-formaj, kaj kun longe cilindraj kapsuloj; el orienta Azio kaj Nord-Ameriko; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Catalpa ➞ bignoniaco.
ordinara katalpo katalpo, mezgranda florarbo, kun hele verdaj korformaj folioj kaj panikloj de trompetfloroj, blankaj kun flavaj punktoj ene; indiĝena en sudorienta Usono. specio Catalpa bignonioides