PIV 2026 · Artikolo 1903

bignonio

Litero B

bignonio BOTA
1 (striktasence) ligneca liano; ĝiaj folioj estas kontraŭe duopaj kun du folieroj kaj unu ĉiro 1; la floroj odoras je kafo, havas tuban formon kaj estas ekstere ruĝaj, interne flavaj; hejma en sudorienta Usono, kaj orname kultivata. genro Bignonia
2 (vastasence) trumpetfloro.
bignoniaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas bignonio. membro de la familio Bignoniaceae (bignoniacoj)