PIV 2026 · Artikolo 4191
eŭsko
Derivaĵoj en la artikolo 7
eŭsko
1 ano de la ĉefgento de Eŭskujo.
2 ano de Eŭskujo.
eŭska rilata al eŭskoj, ilia lingvo aŭ Eŭskujo: Egunkaria estis la sola ĵurnalo verkita nur en la eŭska lingvo HAF
Eŭskujo, Eŭskio GEOG
1 regiono dividita inter Hispanujo kaj Francujo, ĉe la okcidenta parto de Pireneoj. Euskal HerriaPays basquePaís Vasco
Nord-Eŭskujo, Nord-Eŭskio GEOG tiu parto de Eŭskujo, kiu troviĝas en Francujo. IparraldePays Basque
Sud-Eŭskujo, Sud-Eŭskio GEOG tiu parto de Eŭskujo, kiu troviĝas en Hispanujo. EuskadiPaís Vasco