← Reen al F

PIV · 4772

★franc/o

franc/o. Civitano de Francio: la misteroj de la subtila lingvo de la francoj Z.
franca. Rilata al la francoj, al Francio aŭ al uzo de la franca lingvo: la franca lingvo; france saĝa, angle sovaĝa Z; la Franca Komunumo de Belgio.
Francio, Francujo. Regno en U Eŭropo (Parizo).
francigi. Doni al io francan karakteron: francigi modon, vorton.
francismo. Apartaĵo de la franca lingvo.
franclingva
(pp homo) Parolanta la francan lingvon kiel hejman: franclingva sviso, Kanadano. romanda.
(pp teksto). Verkita en la franca lingvo.
Franclingvio. Tuto de la teritorioj aŭ medioj, en kiuj estas uzata la franca lingvo.