← Reen al G

PIV 2020 · 5123

★gent/o

gent/o
Grupo el pluraj familioj, posteularo de unu sama praulo, kune vivantaj k regataj de unu sama estro: la Romaj patriciaj gentoj; la Julia gento; la indiĝenaj gentoj de Aŭstralio. fratrio, klano, domanaro, tribo.  gentopatro.
Homa grupo, havanta difinitajn historiajn k kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino: la aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento Z; mi parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ egale signifas etnologian grupon da homoj k diferencas nur per sia amplekso Z; (f) la rana gento K. etno, nacio, popolo.
(ark.) = genro 2.
gentoj ב La paganaj popoloj.
genta. Rilata al gento: genta religio, lingvo Z, ŝovinismo Z; la gentaj nomoj de multaj landoj Z.
intergenta. Okazanta inter la gentoj: herede nutri intergentan disecon Z; la intergenta malamo Z.
sengenta. Ne plu konanta gentan disecon: sengenta komunumo de liberkredanoj Z.
sengenteco. Eco de io sengenta: la principo de la sengenteco de la tero Z. sennacieca.
aligenta. Venanta de alia gento, fremda: vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn X.
aligentano, aligentulo X. Homo de alia gento.
diversgenta. Konsistanta el pluraj gentoj: ĉiu regnano de mia diversgenta patrujo Z.
samgentano. Homo apartenanta al la sama gento, kiel alia: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si nur samgentanojn […] Z.