PIV 2026 · Artikolo 15956

tribo

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. triba
  2. triban/o
  3. du/ontribo
  4. subtribo
tribo
1 etna homgrupo, precipe se nomada aŭ rigardata kiel primitiva, vivanta en komunumo. ➞ etno 1, gento 1.
2 BIOL subdivido de zoologia aŭ botanika familio 3, uzata por grupigi genrojn de grandaj familioj.
3 HIST grupo de fratrioj aŭ kurioj, kunigitaj per religia ligilo, havanta propran protektantan dion kaj propran komunan sanktejon. ➞ gento 1, klano.
4 BIBL idaro de ĉiu el la 12 hebreaj patriarkoj: nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu MT la dek du triboj de Izrael MT
5 (figurasence kaj ŝerce) grupo de homoj kun komuna intereso, hobio k.s.
triba rilata al tribo: triba festo triba estro triba ofero triba dio
tribano ano de tribo.
duontribo duono de tribo: Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase tiu duono, pri kiu la teksto parolas prenis sian parton transe de Jordan MT
subtribo
1 tribo, kiu formas parton de pli granda tribo.
2 BIOL subdivido de tribo 2.