PIV · 4288
★famili/o
★famili/o
1 Aro konsistanta el patro, patrino k infanoj: patro de la familio Z; vivi en sia familio; en malsata familio mankas harmonio Z; se vi scias la adreson de lia familio, transdonu al ĝi mian kondolencon Z; al senfruktulino li donas familion X (infanojn).
2 La tuta parencaro, ĝenerale: mia familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo X; ĉiu familio havas sian kriplulon Z; aparteni al nobela familio. ☞ domo, gento.
3 ⚥ Sistematika unuo (familia) ampleksanta parencajn genrojn, kun rango malsupera al ordo, supera al genro, montrata en botaniko per la suf. ac, en zoologio per la suf. ed: familio de rozacoj, de akcipitredoj.
4 Λ Tuto de la lingvoj devenantaj de unu komuna pralingvo: la dana lingvo apartenas al la ĝermana familio; la praĝermana lingvo apartenis al la hindeŭropa familio.
5 ∆ Kolekto de elementoj. ☞ aro, klaso.
6 📖 Kompleto de tiparoj kun diversaj fasonoj, gradoj, pezoj ktp, sed kun simila aspekto k komuna nomo: Palatino k Kuriero estas tiparaj familioj; la programo estas liverata kun ĉ. 75 tiparoj en pli ol 30 familioj.
familia
1 Rilata al familio: la familia domo Z; komunaj familiaj manĝadoj Z; familiaj aferoj Z; familia simileco B; familia nomo; familia tombo Z; inter familiaj ĝojoj k devoj kvin jaroj pasis Z; unu granda rondo familia Z.
2 Familiara.
familiano. Ano de unu familio.
familianaro. Tuto de la parencaro: grandnombra familianaro, kies ĉiuj membroj rigardadis la rabenon kiel familiestron Z.
familiestro. Ĉefo de familio: la familiestroj de la familio de Gilead X.
samfamiliano. Membro de la sama familio.
subfamilio ⚥ Sistematika unuo (subfamilia) ampleksanta tre parencajn genrojn de la sama familio, montrata en zoologio per la suf. en, en botaniko per la suf. oide: subfamilio de malusoideoj, de lutrenoj.
superfamilio ♉ Sistematika unuo (superfamilia), ampleksanta tre parencajn familiojn de la sama ordo, montrata per la suf. oide: superfamilio de homoideoj.
vortfamilio Λ Tuto de la vortoj formeblaj el unu rad., aŭ (en etnaj lingvoj) devenantaj de unu sola vorto en la pralingvo: en fino de la Ekzercaro troviĝas tipa vortfamilio de la radiko san.