PIV 2026 · Artikolo 5122

genro

Litero G

Derivaĵoj en la artikolo 10
  1. genra
  2. cisgenra
  3. cisgenrec/o
  4. cisgenrul/o
  5. form/ogenro
  6. subgenro
  7. tipogenro
  8. transgenra
  9. transgenrec/o
  10. transgenrul/o
genro
1 LING unu el la diversnombraj gramatikaj kategorioj, inter kiujn multaj lingvoj dispartigas substantivojn kaj pronomojn (kun akordaj konsekvencoj por adjektivoj kaj verboj):vira genro ina genro neŭtra genro (en hindeŭropaj lingvoj) genro ne ekzistas en Esperanto
2 BIOL sistematika unuo konsistanta el natura grupo de parencaj specioj; subdivido de familio 3. genus ➞ taksono.
3 SOCI identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj, lingvaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj ktp; tiu parto de la identeco aŭ membildo de persono, kiu rilatas al la demando, kiun sekson la persono havas laŭ sia propra sento: kongresoj daŭre ne estas sekuraj kaj alireblaj por homoj de ĉiu genro Ko Sin. sekso 2.
genra rilata al genro:
1 la genra strukturo de la lingvoj OE
2 genra klasifiko
3 tiuj, kiuj aĝos almenaŭ 16 jarojn, povos, se ili volos, respondi la nedevajn demandojn pri siaj seksa orientiĝo kaj genra identeco EGE Sin. seksa 2.
cisgenra cisseksa.
cisgenreco cissekseco.
cisgenrulo cisseksulo.
formogenro BOTA genro pasintece uzata por neperfektaj fungoj.
subgenro BIOL subdivido de genro. subgenus
tipogenro genro konsiderata permanente taksonomie asociita kun la nomo de familio 3, kaj uzata por identigi tiun familion kaj distingi ĝin de aliaj. ➞ tipspecio.
transgenra transseksa.
transgenreco transsekseco.
transgenrulo transseksulo.