PIV · 14597
speci/o
speci/o
1 ⚥ Baza sistematika unuo (species), subdivido de genro aŭ de subgenro, konsistanta el la tuto de la individuoj, similaj inter si escepte de malgravaj karakteroj, kiuj povas kruciĝi k produkti idojn reproduktokapablajn.
2 ⊕ (analoge) Klare difinita tipo de mineralo aŭ de petro: biotito k muskovito estas specioj de glimo.
subspecio. Grupo de individuoj (subspecies) apartenantaj al unu sama specio, sed diferencaj de alia grupo en la sama specio pro malpli gravaj heredaj ecoj. ☞ gento, raso, vario.
specia. Apartenanta al specio: specia eco; specia nomo.