← Reen al S

PIV · 14598

★special/a

special/a
Estanta de aparta speco; ne ĝenerala, ne komuna: vorto uzata en speciala senco; kia estas via speciala tasko?; pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolas Z; Flasch-edzino havis ankoraŭ specialajn plendojn Z; mi petis, ke oni faru por mi neniajn specialajn honorojn Z; povas ekzisti nur reformado speciala, alĝustigita al tiuj aŭ aliaj specialaj cirkonstancoj k personoj Z; ni devas akcepti nur tian urbon, kiu ne havas ian specialan politikan karakteron Z.
Destinita por iu aparta celo: verki ian specialan himnon por la malfermo de la kongreso Z; se la Centra Komitato ne donas al ili specialajn instrukciojn Z; vi ne publikigos la leterojn sen speciala permeso de iliaj aŭtoroj Z; speciala agento, korespondanto de gazeto; speciala eldono de gazeto; speciala trajno por la ĉefministro.
speciale. En speciala maniero: lingvo internacia apartenas speciale al neniu nacio Z; certe, mi alportis tiun arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al […] Z; mi volas renovigi speciale k persone al vi tiun dankon Z; malrapide elparolante ĉiun vorton k speciale akcentante Z. Rim. speciala montras destinon por difinita celo: oni uzas por tio specialan maŝinon; mi venis speciale por la festo; aparta montras malkunecon, diferencon: ni pritraktos la du aferojn aparte; li tenis sin aparte; ofte ĝi montras elstarecon, eminentecon, distingindecon: la lasta ero en la programo estis aparte (precipe) ŝatinda; precipa rilatas al grado de kompara graveco: mi atentigas vin precipe pri tio; mi ŝatis precipe lian lastan verkon; ĉiuj devos iri, sed precipe la plej junaj.
specialo. Scienco, arto, laboro, por kiu oni sin speciale okupas: la kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn B.
specialaĵo
Speciala okazaĵo, fako k.a.: pri ĉiuj specialaĵoj en nia afero, ekz. propagando, aprobado de verkoj ktp Z; oni povas tre bone taŭgi por unu specialaĵo k tute ne taŭgi por alia Z.
Speciala produkto: farmacia specialaĵo (industrie fabrikata).
specialeco
Karaktero speciala de io: pro la specialeco de tiu kuracilo nur spertuloj povas ĝin preskribi.
Fako speciala de scienco: mi decidis elekti specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj Z.
specialisto. Fakulo, sin okupanta speciale pri difinita arto, scienco, tekniko, aŭ pri nur unu parto de tio: specialisto pri la spacveturado; specialisto pri la pulmoj.
specialigi. Fari, ke iu pristudu specialan fakon: oni ne devas specialigi la lernantojn tro frue.