← Reen al S

PIV · 14599

specif⁹i

specif9i (tr) Nome esprimi, detale difini; precize mencii: specifi la reciprokajn rajtojn en kontrakto; la leĝo ne povas specifi ĉiujn specojn de delikto; li specifis, ke la konstruaĵo estu el ŝtonoj kvadrataj.
specif9a. Havanta ecojn, karakterizajn de nur unu speco, fako, skolo ks: la specifa stilo de pentristo; la specifaj formoj de unu klaso de bestoj; la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan Z; specifa malsano, medikamento; la mikrobo specifa de la pesto; £ specifaj doganpagoj (postulataj laŭ la kvanto, ne laŭ la valoro); specifa maso, pezo (kvociento de maso aŭ pezo per volumeno); specifa varmo (necesa por altigi je 1°C la temperaturon de unu gramo el substanco).
specifo Priskribo de la ecoj postulataj por certa liverado.
specifaĵo. Specifa medikamento.