PIV · 959
★apart/a
★apart/a
1 Ne ligita al io alia; disigita de aliaj: tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn k societojn Z; mi sendas la cirkuleron sub aparta koverto; mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo; ni protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj (k ne kongreso) volas ŝanĝi E-on Z; la Bulonja Deklaracio ligas ne la tutan esperantistaron, sed nur la apartajn esperantistojn Z. ☞ unuopa, izoli.
2 Ne komuna al diversaj situacioj; distingiĝanta je la ceteraj: por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton Z; al ĉiu sanktulo apartan kandelon! Z; tiu malsanulo estas aparta kazo; por novaj malfaciloj ni devas serĉi apartajn rimedojn. ☞ propra.
3 Ne ordinara, sola en sia speco: mi legis vian leteron kun aparta intereso; aparta ĝojo Z, donaco Z; esprimo uzata en aparta senco; oni faris al mi turmentan proceson, k per aparta favoro oni elpelis min el la limoj de la lando Z. ☞ unika, rara.
aparte
1 Sen kunigo aŭ ligiteco kun la aliaj; malkune: mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte Z; amikeco aparte, ofico aparte Z; en E. la vortoj estas pli naturaj k pli bonsonaj, se ili estas ne kunmetitaj, sed uzataj aparte Z; aparte de tio.
2 Speciale, precipe: en la Adresaro mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj (aparte ekster Rusujo) Z; aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük Z.
apartaĵo
1 Rezervita aparta afero: teologio ne estas la apartaĵo de la solaj pastroj.
2 Rezervita aparta loko: ŝi venis supren en la apartaĵon de la virinoj Z; la malsupran apartaĵon, la tiel nomatan viran preĝejon Z. ☞ fako.
3 Karakteriza propraĵo, specialaĵo: tio estas apartaĵo de la slavaj lingvoj; altrudi siajn familiajn apartaĵojn al aliaj familioj Z.
aparteco. Karaktero de io, iu aparta: ĉiu enmigrinto, se aparta religio ne subtenas lian apartecon […] Z.
apartigi
1 Meti en apartan lokon: pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, k apartigu ilin por la tago de mortigo X; apartigu vin de la aligentaj edzinoj X; (f) se ni apartigos (flanken metos) la cirkonstancojn de tempo, loko k religio […] Z.
2 Disigi, malkonfuzi: oni kemie apartigas du tavolojn de likvo en apartiga funelo; la maro apartigas Anglujon disde la kontinento; apartigi la diversajn sencojn de unu vorto; apartigi tuberkulozon disde similaj malsanoj; la miksaĵo estas apartigebla en du komponantojn; neapartigeblaj ecoj de substanco.
apartiĝi. Veni en apartan lokon: precipitaĵo apartiĝas el la likvo; ili volis apartiĝi de la paganaj medioj; apartiĝu de ĉi tiu anaro X.
apartismo Σ Politika sistemo de apartigado de homaj grupoj, bazita sur genta diskriminacio: la iama apartismo en Sud-Afriko.
deapartiĝi. Disiĝi per apartiĝo: la tuta dorso de la statuo deapartiĝis kiel unu peco Z.
rasapartigo. Izoligo de la neblankuloj en apartaj urboj aŭ kvartaloj, kun malsupereca statuso.