← Reen al I

PIV · 6792

★izol/i

izol/i (tr)
Apartigi de la aliaj, malhelpante ĉiajn komunikojn aŭ rilatojn: izoli leprulon B, tuberkulozulon, frenezulon; izoli mikrobon (apartigi mikroban klonon); izolita domo en kamparo; sin izoli en sia funebro, laboro; la kalumnio izolis lin for de liaj amikoj; izoli frazon de la kunteksto; al vi, la longatempe izolita! Z; suferoj ne venas izolitaj Z.  muro, baro.
Ŝirmi kontraŭ ĉiu kontakto kun korpoj, konduktantaj elektron: oni devas zorge izoli la konduktilojn.
Apartigi: a) korpon for de la kemiaj substancoj, kun kiuj ĝi estas kombinita; b) substancon el miksaĵo.
Ŝirmi kontraŭ enlaso aŭ ellaso de varmo 3, akvo, bruo ks: izoli la murojn de domo kontraŭ bruoj.
izola. Rilata al izolado: izola bendo, materialo; vivi izole de la homoj. eltena, imuna.
izolado. Ago de iu kiu izolas: izolado de elektra drato, de lepruloj; la izolado de la malsanulo devos daŭri tri semajnojn.
izolaĵo. Materialo, uzata por izoli: elektra, kontraŭvarma, kontraŭfrida izolaĵo.
izoleco, izoliteco. Stato de iu, io izolita: la profunda arbara izoliteco Z.
izolejo. Loko, en kiu oni estas izolita: mi kuŝus kune kun la reĝoj, kiuj konstruas al si izolejojn X (tombojn).
izoliĝo. Stato de iu, kiu izolas sin: tie Ib loĝis en silenta izoliĝo Z; interspecia izoliĝo (gena izoliĝo inter specioj pro kialoj i.a. geografiaj, ekologiaj, etologiaj, seksaj ktp); seksa izoliĝo (pro baro al la seksa kuniĝo, pro produktado de nur sterilaj hibridoj ktp).
izolilo Subportilo el izolanta substanco por izoli elektran konduktilon. dielektriko.
izolismo. Doktrino politika de regno, kiu celas izoli sin kontraŭ la najbaraj regnoj: la iama usona izolismo.
izolisto. Partiano de izolismo.
izolmetro Aparato por mezuri la izolitecon de konduktilo. ommetro.
aerizolita Izolita per aero.
sonizoli. Izoli (kameron, ĉambron ks) kontraŭ sonoj. eĥo.
varmizoli. Provizi (ujon, konduktilon ktp) per varmizolaj envolvaĵoj.
varmizola. Izola kontraŭ varmo 3: ligno, aero, multaj plastoj estas varmizolaj; materialo el interplektaĵo de fibroj (el vitro, lano ks) estas varmizola pro enhavo de aero.