PIV 2020 · 10716
★mur/o
★mur/o
1 Kontinua, ordinare vertikala k solida konstruaĵo el ŝtonoj, brikoj, tabulegoj, betono ktp, normale pli alta ol dika, k servanta, por subporti la tegmenton, la etaĝojn ktp aŭ por apartigi aŭ dividi spacon de domo, kampo, urbo ktp: konstrui, detrui muron Z; blinda muro (sen fenestro aŭ aperturo); fundamenta muro (kiu portas la tutan pezon de la konstruo); komuna muro (apartenanta komune al du proprietaĵoj); manon malkvietan ĉiu muro atakas Z; ne pentru diablon sur la muro Z; aŭskulti trans muro Z; la muro havas orelojn Z; alpremi iun al muro Z (meti en seneliran situacion); frapi per la kapo kontraŭ la muro (provi la neeblon). ☞ vando, parieto, septo.
2 (plurale) Remparoj de urbo, k, metafore, la urbo mem: mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj loĝas sen muroj X; la pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo Z; hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis […] homoj kun homoj Z.
3 (plurale) La kvar muroj de domo, rigardataj kiel simbolo de la hejmo: inter miaj muroj estu miaj plezuroj Z; dankon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj! Z; vivon privatan kaŝu la muroj Z.
4 (f) Io simila al muro, laŭ la aspekto aŭ efiko: la krutaj muroj de la rokoj Z; stari por iu kiel muro k turo Z; mi faras vin hodiaŭ fera kolono, kupraj muroj en la tuta lando X; la akvo estis por ili muro dekstre k maldekstre X; muro el fajro; muro da bajonetoj; la nepenetrebla muro de la stulteco; ili fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova kutimo Z.
5 Ⓣ Ĉiu el la du flankaj parietoj de mingalerio, kontraste kun la supra, la tegmento.
6 ⛷ Monta krutaĵo, kies deklivo estas pli ol 70°.
mura. Rilata al muro: mura horloĝo, mapo.
murego. Tre dika muro, por milite defendi fortikaĵon, urbon ks: mi rigardis la muregojn de Jeruzalem X; kastelo kun dikaj muregoj Z; la murego falis sur la restintajn 27 mil X; sur viaj muregoj mi starigis gardistojn X; la Ĉinia Murego; (f) Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo X. ☞ remparo.
★mureto. Malalta muro.
apogmuro. Talusa muro, kiu servas por subteni la ŝoviĝadon de teramaso (sub teraso ks).
ĉelmuro ⚥ Polisakarida tavolo ĉirkaŭ la membrano de la vegetaĵaj aŭ bakteriaj ĉeloj. ☞ kapsulo, gaino, ektoskeleto.
fakmuro ⚓ Hermetike fermebla septo por la sekuro de ŝipo: en kazo de difekto de la ŝipmuro oni fermas la fakmurojn.
kvermuro. Muro, septo, kiu anstataŭas la fortranĉitan angulon de du orte renkontiĝantaj muroj aŭ septoj.
ringmuro. Muro, kiu enfermas ĝardenon, korton, parkon ks.
rungomuro. Spaliero.
sonmuro ☐ Tuto de la aerodinamikaj fenomenoj, produktiĝantaj, kiam io moviĝanta alproksimiĝas la rapidecon de la sono. ➞ maĥo.
ŝipmuro. La vertikala parto de la ŝipŝelo.
trabarmuro 🏢 Muro, konstruita el kunmetitaj traboj, kies interspacojn oni poste plenigas per argil-pajla miksaĵo aŭ brikoj.