PIV · 9994
★mason/i
★mason/i (tr) Fortike konstrui ion el ŝtonoj aŭ brikoj, kunigante ilin per mortero aŭ cemento: masoni muron, domon; traba domo kun masonita kelo Z; enmasonita monŝranko. ➞ masonfermi.
masonaĵo. Io masonita: bosa masonaĵo (tia, ke la ŝtonoj ŝajne elstaras el la fono de la muro, kiel ofte ĉe renesancaj konstruaĵoj); la masonaĵo de via domo estas nun finita. ☞ rablo.
masonisto. Homo, kiu metie masonas.
plenmasoni G = masonfermi.