← Reen al M

PIV · 9993

Masoĥ/o

Masoĥ/o. Aŭstria germanlingva verkisto (L. von Sacher-Masoch, 1836−1895), kiu pritraktis la temon de deziro pri sufero en la seksaj rilatoj.
masoĥismo Ψ Psika tendenco akiri ĝuon el sufero aŭ doloro, ss en seksa rilatado, vs en ĉia rilatado. sadismo.
masoĥisto. Homo kun masoĥisma tendenco k/aŭ konduto.