← Reen al S

PIV · 13704

Sad/o

Sad/o. Franca verkisto (D. de Sade, 1740−1814), kiu disvolvis en siaj verkoj la ideon de individua libereco k ĉiajn formojn de erotiko, precipe ligitajn kun perforto k krueleco.
sadismo Ψ Psika tendenco akiri ĝuon el suferigo aŭ dolorigo, ss en seksa rilatado, vs en ĉia rilatado: sadisma temperamento. masoĥismo.
sadisto. Homo kun sadisma tendenco k/aŭ konduto.
sadista. Rilata al sadisto: sadista plezuro.
sado-masoĥismo. Rilata al sadismo k masoĥismo: sado-masoĥismaj rilatoj, (amor)ludoj.