← Reen al R

PIV · 13346

★rempar/o

rempar/o
Tera amaso, antaŭ kiu kuŝas fosaĵo, k kiu estas destinita fortikigi la muregojn de kastelo aŭ fortreso k provizi platformon por la kanonoj: malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas Z; apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon Z. bastiono, eskarpo, glaciso, parapeto, rundovojo.
(f) Defendo, ŝirmilo: Dano Holger estis la viva remparo de sia lando Z.
rempari (tr) Provizi per remparoj.