PIV · 4721
★fos/i
★fos/i (tr)
1 Fari kavon, eltirante teron: fosi kanalon Z, kavon Z, puton Z, tombon Z; la knabo fosis per sia fingro truon en la tero; kiu fosas foson, tiu falos en ĝin X; (f) ekzistas personoj, kiuj jam de kelkaj jaroj fosas sub li Z (inside).
2 🌾 Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco: fosi ĝardenon, bedon; funde fosi grundon. ☞ erpi, plugi, ŝpati.
3 (f) Traserĉi, pedante esplori: mi fosis en la tuta libro, por trovi, kiel mi povas per Volapük kompreniĝi kun Z; se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj Z.
foso. Ago fosi k ties rezulto, i.a.:
1 Fosita kavo: ŝlimo elĵetita el la vojaj fosoj Z; li faris ĉirkaŭ la altaro foson X; kastelo ĉirkaŭita de profunda foso Z; fali en foson Z; la buŝo de malĉastulino estas profunda foso X.
2 📷 Kava spaco, profunda je ĉ. 4 m, aranĝita en pozejo por diversaj uzoj (maraj fotoj, naĝejo ktp).
3 ❤ Nomo de pluraj anatomiaj kavoj (fossa): hipofiza foso.
fosado. Agado de fosanto: la fosado de kanalo, de ĝardeno.
fosaĵo. Longforma foso: defluiga fosaĵo; fosaĵo inter tranĉeoj.
fosego. Vasta k profundega foso: ⊕ oceana fosego (kelkmil km longa k 5 000−11 000 m profunda, situanta en subŝoviĝa zono).
fosejo. Mino, trovloko: (f) tiu laborenspezo ŝajnis kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj Z.
foseto
1 Malgranda foso: k foset’ malbonodora estas fin’ de ĉiuj amoj Z.
2 ❤ (fossula) Nomo de kelkaj anatomiaj kavetoj: foseto de la koklea fenestro.
★fosilo. Ĉia ilo, por fari kavon, eltirante teron: prenu la fosilon k fosu tombon Z; platfosilo (ŝpato); pikfosilo (pikpioĉo); hakfosilo (hojo). ☞ ŝovelilo.
fosisto. Tiu, kiu metie fosas teron: neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj k tombistoj Z.
fosmaŝino. Maŝino, konsistanta el fosilego, moviĝanta ĉe la fino de grubrako.
ĉirkaŭfosaĵo. Fosaĵo, kiu ĉirkaŭas kastelon aŭ urboremparon.
disfosi. Malfermi per fosado: li estis disfosinta tombon de antikva grandegulo Z; disfosi pavimon Z; li ŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron Z.
elfosi. Eltiri per fosado: elfosi kaŝitan trezoron.
enfosi. Enterigi per fosado.
prifosi. Esplore fosadi, serĉante ion: prifosi apudriverajn grotojn, grundon de sekiĝinta lago, tumulon; (f) prifosi ies poŝojn.
prifosoj, prifosado 💀 ⚒ Teknika esplorlaboro en iu loko por elserĉi vestiĝojn de la homa agado k fosiliojn.
subfosi
1 Fosi sube de io: akvo silenta subfosas la bordon Z.
2 (f) Kaŝe prepari la ruinigon, malsukceson, disfalon de: metio, kiu subfosas la sanon; mi scias, kiel lertege de Beaufront subfosas Z; anstataŭ defendanto ni havis en la Delegacia Komitato rektan subfosanton Z; kelkaj personoj komencis subfosadi la aŭtoritaton de niaj kongresoj Z.
konstrufosaĵo. Truo fosita por la fundamentado de domo ktp.
serĉfosi. Prifosi.
tankofosaĵo. Fosaĵo, aranĝita kiel obstaklo kontraŭ tankoj.
tombofoso. Foso destinita ricevi kadavron.
vojfosaĵo. Drena fosaĵo laŭlonge de vojo, ŝoseo.