← Reen al S

PIV 2020 · 14346

★skapol/o

skapol/o (scapula) Maldika plata triangula osto de la posta parto de la ŝultro.
skapola. Rilata al skapolo: skapola zono (Vd zono); subskapola muskolo, arterio.
skapolaĵo 🍴 Detranĉita skapolo kun la ĝin kovranta viando, aranĝita kiel manĝaĵo: fumaĵita porkskapolaĵo.
skapolalgio Dolora kronika artrito de la skapolo-humera artiko.