← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15228

★ŝultr/o

ŝultr/o
Parto de la korpo, kuniganta kun la torako la supron de la brakoj de homo aŭ de la antaŭaj kruroj de besto: la filino apogis sin al lia ŝultro Z; post ŝi, etendante la kapon super ŝian ŝultron Z; li havas larĝajn ŝultrojn; elartikigi sian ŝultron; agi ŝultro ĉe ŝultro (pf: akorde kunlabori); lia ŝarĝo estu deprenita de sur liaj ŝultroj X; anstataŭ respondo li levis la ŝultrojn B; (f) Trompeter prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon Z. skapolo.
Parto de objekto, kiu elstaras, kiel ŝultro de homo: ŝultro de botelo, de glacia valo, de tenono, de muro ks.
ŝultra. Rilata al ŝultro(j): ŝultra banto, klapo, ornamo.
alŝultrigi. Alĝustigi la kolbon de pafilo al la ŝultro, por pli firme celi.
surŝultrigi. Meti sur la ŝultron: la soldatoj surŝultrigis la fusilojn.
traŝultre. Baltee.