PIV 2020 · 7644
★kavalir/o
★kavalir/o
1 En antikva Romo, civitano apartenanta al tiu el la tri ordoj, kiu estis meza inter la pleba k la patricia.
2 En Mezepoko, nobelo ricevinta la kavalirecon: la migrantaj kavaliroj B; la vaganta kavaliro povos uzi sian glavon k sian ŝildon Z; la Kavaliro de la Trista Mieno (Don Kiĥoto).
3 Ricevinto de la malpli alta grado en ordeno: kavaliro de la Krurzono, de la Honorlegio; (f) kavaliroj de la verda stelo (E-istoj). ☞ komandoro, oficiro.
4 Nobelo distingiĝinta per sia galanteco, precipe akompananta damon, sinjorinon: kavaliroj k sinjorinoj el malnova tempo Z; Sennora, mi havu la rajton nomi min via kavaliro k en ĉiuj cirkonstancoj porti viajn kolorojn! Z.
kavalira. Rilata al kavaliro: kavalira braveco, eleganteco; ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko Z; kavalira bieno Z; kavaliraj ludoj Z (☞ turniro); kavaliraj romanoj, poemoj.
kavaliraĵo. Ago kavalireca.
kavalireco
1 Eco, rango, titolo de kavaliro.
2 = kavalirismo.
kavalireca. Havanta la heroan karakteron de la Mezepoka kavalireco: kavalireca konduto, sindonemo.
kavalirismo. Militista institucio, kun religia k heroa karaktero, starigita ĉe la feŭda nobelaro, k trudanta al siaj anoj maltimon antaŭ danĝero, lojalecon, protektadon al malfortuloj k ĝentilecon al virinoj.
kruckavaliro. Kavaliro, kiu partoprenis ekspedicion en Palestinon kontraŭ la islamanoj.
templokavaliro. Kavaliro el la ordeno de la Templo.