← Reen al L

PIV · 9317

★lev/i

lev/i (tr)
Meti objekton aŭ estaĵon al pli alta nivelo: levi kruĉon, valizon, ŝarĝon, sakon da faruno; antaŭ ĉio mi levas mian glason al la sano de s-ro Michaux Z; kovrilon de la korbo levu Z; levi sian bastonon kontraŭ hundoj; la vento levas la polvon; Anastazio falis en la akvon, sed Aftenido ĵetis sin […] k baldaŭ li levis ŝin al mi supren Z; la Eternulo volis levi la profeton en la ĉielon X; levi kadavron de (de sur) la tero Z; li levis ŝin sur la ĉevalon Z; oni elprenu trabon k li estu levita k alnajlita al ĝi! X. hisi.
Altigi parton de objekto, aŭ membron de korpo: levi la rulkurtenon; vi levis la jupeton ĝis la zono W; ŝipo kun plene levitaj veloj Z; levi sian vizieron; foko, kiu levis sian kapon el akvo Z; unu piedon la cikonio levis sub sin Z; kiu levis la piedon, devas ekpaŝi Z; k ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael X; levi la kapon Z, la palpebrojn Z, la ŝultrojn; levu viajn okulojn al la altaĵoj X; levi la okulojn de sur sia libro; (f) monto, sur kiu la nigraj arbaroj levis sian supron al la ĉielo Z.
Depreni de la tero ion, kio tien falis: mi devas zorge levi ĉiujn pecetojn da papero Z; vi ĵetas monujon en la mezon de la strato, vi bone rimarkas, kiu ĝin levas Z; mono elfalis el via mano! (levante la monon) Jes, ĝi estas mono Z; li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li X; levi naztukon de la planko.
Meti en staran pozicion ion, kio estis kuŝanta, klinita ktp: levi ŝtupetaron, standardon Z; maro levas siajn ondojn Z; levi malsanulon el la lito, falintan infanon; (f) levi (ribeligi) multajn naciojn kontraŭ la urbon X; levi (starigi) demandon Z; similan projekton levis (iniciatis) s-ro Grabowski Z; eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo Z.
(f) Pliintensigi, altigi la gradon de io: levi sian voĉon Z; levi ies kuraĝon; diverseco en la akcentado, kiu levus ĝian bonsonecon Z; tio levas la harmonion de la lingvo Z; levi la konkordon inter la membroj.
(f) Meti en pli valoran, pli brilan staton: tio, kio propre levis la homaron alte super ĉiuj aliaj bestoj Z; Tycho Brahe, kiu levis ĝis la astroj la nomon de Danujo Z; levi la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de filozofo Z; plej timu la homo, se dioj lin levis! Z; per mirakloj ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo Z; la virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo (senhejmeco) malsatan k en ĉifonoj Z; levi iun al la trono.
sin levi
Per konscia movo transmeti sin supren aŭ rekten: ŝi penis levi sin supren Z; sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo Z; sin levi el la lito Z; la falinta homo ne povis sin levi Z; ili sin levis de apud la tablo Z; (f) li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej granda favorato de la princo Z.
=leviĝi: viaj haroj sin subite levis Z; orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj Z.
levo. Ago de tiu, kiu levas k rezulto de tiu ago: per levo de la langeto vi liberigas la kovrilon; ankoraŭ unu levo de la korpo sur la piedpintoj!.
levado. Daŭra aŭ ripeta ago de iu, kiu levas: la levado de la ankro fariĝas helpe de la kapstano; levado de grundinta boato; tie estis senĉesa levado de adiaŭantaj manoj.
levatoro
= elevatoro.
Nomo de diversaj muskoloj, kiuj servas por levi membron: skapola, buŝangula levatoro.
levebla. Tia, ke oni povas ĝin levi: levebla seĝo. klapo.
leveti. Levi al negranda alto: li levetas la ĉapelon Z; leveti la brovojn (en signo de demando, miro).
leviĝi
(io, iu) Iĝi movata al pli alta nivelo: per blueta nubo leviĝis la fumo Z; la fumo leviĝis sub la plafonon Z; nubo da polvo leviĝis de la tero; tie antaŭe estis mara fundo, kiu tamen poste leviĝis Z; tiam leviĝis ĉiuj cikonioj por la vojaĝo al sudo Z; ĉe lunlumo la nikso leviĝas super la akvon Z; Baldur, liberigite el la regno de la mortintoj, devas leviĝi al li Z; iun dian mi vidis leviĝantan el la tero X; se vi iom leviĝos, vi povos de ĉi tie vidi parton de ĝi Z; leviĝi sur la piedojn Z; (f) la kolero leviĝis al lia kapo Z. altiĝi, ekflugi, sori.
Metiĝi en staran pozicion: leviĝi de la seĝo Z; oni ne leviĝadis tiel baldaŭ de festenado Z; (leviĝi el la lito) leviĝi de dormo X; frue leviĝu k frue edziĝu Z; (leviĝi el la tombo) rivero elĉerpiĝas k elsekiĝas, tiel homo kuŝiĝas, k ne plu leviĝas X; li leviĝis el la mortintoj N (releviĝi); (f) ili leviĝis por la defendo de la libereco; granda nacio leviĝos de la randoj de la tero X; leviĝu en mizer’ dronanta sklavar’ malsata de la ter’! (La Internacio); malfeliĉo k peko leviĝas sen veko Z.
Aperi ĉe la horizonto aŭ antaŭ la rigardoj: leviĝas la suno Z, tago Z, matenruĝo Z; lumo leviĝanta Z; gigante nun antaŭ mi leviĝas via bildo (ho diino!) Z; dunoj leviĝas antaŭ la maro Z; montaro abrupte leviĝas ĉe la vojfleksiĝo.
Abrupte komenciĝi: jam leviĝis la aŭtunaj ventegoj Z; leviĝis akra vento Z; subita bruo leviĝis en la domo Z; leviĝas krioj el la homamaso. eksplodi.
Pliiĝi je grado: lia voĉo leviĝis en la silento; leviĝas la temperaturo, la premo.
Transmetiĝi en pli valoran, brilan staton: leviĝi al pli alta grado de feliĉo Z; leviĝi ĝis tia situacio, ke […] Z; kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero Z.
leviĝo
Statŝanĝo de iu aŭ io leviĝanta: leviĝo de la nebulo, de polvonubo; la leviĝo de la stelo Arkturo; ni honoru ilian memoron per leviĝo de (de sur) niaj seĝoj Z; li rakontis pri siaj leviĝoj sur Vezuvion Z (suprengrimpoj); lia leviĝo al la trono.
La distanco inter la du ekstremaj pozicioj de piŝto aŭ valvo.
levilo
Rigida stango, de kiu unu punkto (apogpunkto) estas fiksa, k la du aliaj (agpunktoj) estas moveblaj; sur la unua agpunkto agas rezista forto k sur la dua agas mova forto: la diversaj tipoj de leviloj diferenciĝas per la relativaj pozicioj de la apogpunkto k de la du agopunktoj; levilo de valvo, de ŝaltilo, de bremso, de trakforko; kupla levilo de aŭtomobilo; kontaktesplora levilo.
= levaparato, levmaŝino.
levaparato. Ĉia aparato por levi: kriko, takelo, vinĉo ktp.
levmaŝino. Ĉia maŝino por levi: lifto, elevatoro, gruo k.a..
delevi. Deigi per levo: la pordo deleviĝis de la hoko k pendis malrekte Z.
eklevi. Subite levi: eklevis sin varma venteto Z; mi konas viron, […] antaŭ 14 jaroj eklevitan ĝis en la trian ĉielon N.
forlevi. Forigi, levante: Dio ne ricevis, diablo forlevis Z; la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi X; birdo forleviĝas Z; kiam la roso forleviĝis […] Z.
mallevi
Meti objekton aŭ estaĵon al pli malalta nivelo: mallevi la lifton al la teretaĝo; la ŝipo sin mallevadis (malleviĝadis) inter la altaj ondoj k levadis sin ree Z; ŝi malleviĝis internen de la tero Z; truo, tra kiu vi povos enrampi k malleviĝi ĝis la profundo de la arbo Z; en la pesilo fortege malleviĝas la kaliko Z; la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn Z.
Malaltigi parton de objekto aŭ membron de la korpo: oni mallevis la velojn Z; mallevi la regstangon, la levilon; la ĉevalo malleviĝis sub la ŝarĝo Z; ŝi mallevis siajn brakojn Z; miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco Z; kiam ni decidis pri ili, malleviĝis niaj manoj Z (de malespero); (analoge) la remparo krute malleviĝas Z.
Malaltigi la gradon de io: mallevi la temperaturon en la fermita areo; la premo malleviĝis en la tubaro.
(f) Meti en malpli valoran, brilan staton: serio da malbonaj ŝancoj mallevis lin ĝis mizera situacio; ĉu vi povis malleviĝi ĝis tia ago?; la malleviĝanta potenco de la imperio.
mallevo. Ago de tiu, kiu mallevas: la mallevo de la palpebroj en tia okazo fariĝas dolora; Cezaro estis dononta la signalon de la murdo per mallevo de la basko de sia togo; la mallevo de la ĉerko en la foson.
malleviĝo. Statŝanĝo de iu, io malleviĝanta: rimarkinda malleviĝo de la temperaturo.
prilevi (ark). Malembarasi, ordigi ion, levante aĵojn: prilevi la tablon Z (levi de ĝi la telerojn ks).
relevi
Meti denove en la antaŭan staran staton, post ia intertempo: relevi la detruitajn remparojn; relevo de afero falinta Z.
ב Levi el la tombo, revivigi: tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron N; li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo N.
releviĝi
Metiĝi en la antaŭan staran staton: la urbo rapide releviĝis el siaj ruinoj.
ב Leviĝi el la tombo, reviviĝi: se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana N; Sadukeoj, kiuj diras ke ne estas releviĝo N; (f) kiam ni relegas leterojn el nia juneco, tiam releviĝas kvazaŭ tuta vivo Z.
bendlevilo 🚐 Levilo, uzata por deŝovi bendon disde radrondo.
ĉarlevilo. Aparato, por levi unu el la ĉaroj de aŭtomobilo.
hostilevado. Gesto, per kiu la sacerdoto montras al la publiko la ĵus konsekritajn panon k vinon.
kurtenlevo. Levo de la teatra kurteno, komence de prezentado.
radlevilo. Kriko, uzata por levi radon de aŭtomobilo.
ripetlevilo (pp mekaniko de vostpiano) Kroma levilo, kiu faciligas la ripetadon.
roklevilo. Ŝtala stango, servanta en ŝtonejo, por eltiri la ŝtonblokojn.
saltleviĝi Z. Leviĝi, saltante.
sunleviĝo. Apero de la suno ĉe la horizonto: transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo X; de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo X.
ŝarĝolevilo Z. Speco de lifto, destinita por la ŝarĝoj.
ŝraŭblevilo Z. Levaparato, por levi progresive pezajn ŝarĝaĵojn. kriko.