← Reen al P

PIV · 12139

pian¹o

pian1o 𝅘𝅥𝅰 Instrumento kun kordoj frapataj, provizita per mekanismo ( mekaniko 3) k klavaro: horizontala piano (Sin. vostpiano), vertikala piano Z (Sin. starpiano); ŝi sciis nur iom tinti sur piano Z.
elektronika piano. Piano, kies sontabulon anstataŭas elektronika amplifo.
pianisto. Artisto, ludanta pianon.
koncertpiano. Tre granda (ĝis 3 m) vostpiano por koncerto.
starpiano. Piano, kies kordaro estas vertikala.
tablopiano. Tabloforma piano, modelo de la 19a jc.
vostpiano. Piano, kies kordaro estas horizontala.