← Reen al T

PIV 2020 · 15258

★tabul/o

tabul/o
Lignopeco, laŭlonge segita el arbotrunko, plata, ne tre dika, de tre diversaj dimensioj: levi tabulon de planko B; transpasi rivereton per superŝovita tabulo; ili najlis tabulojn sur la krevintajn fenestrojn; kabano el tabuloj; subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen Z; (f) kapti tiun lastan tabulon de savo Z. trabo, dilo.
Unu el tiaj pecoj, sola aŭ kunmetita kun aliaj, por formi ebenan platon, regulan surfacon: desegna tabulo; ili marteladis per tranĉiloj sur la tabulo de la tablo Z; la instruisto modele skribis frazon sur la nigra tabulo; tabulo de ŝako, damoj; tabulo por gladi, por tranĉi la panon. panelo.
Tabelo 2: de l’ tabulo de memoro mia forviŝos mi nun sentencojn ĉiujn el la libroj Z.
 Z (fm) Skio.
tabuloj. Scenejo: suriri sur la tabulojn (fariĝi aktoro).
tabuli (tr) = paneli.
tabulaĵo. Garnaĵo el tabuloj, i.a. tiu, kiu tegas la internan parton de la kareno de ŝipo.
tabulego. Pli dika k longa tabulo: la dika tabulega pordo Z.
tabuleto. Malgranda tabulo: seĝoj, kies apogilo supre estis provizita per pendanta tabuleto Z; la tabuleton (tabelon) donu: mi enskribos, k e […] Z; (analoge) tabuleto da ĉokolado.
afiŝtabulo, avizotabulo. Ligna tabulo, sur kiu oni piknajlas paperojn kun informoj, afiŝetojn ks.
bareltabulo. Daŭbo.
celtabulo Z. Tabulo, uzata en pafekzercoj k montranta diversformajn celobjektojn.
cirkvita tabulo Tabulo el izola substanco, uzata por muntado de integraj cirkvitoj k.a. elektronikaj komponantoj.
desegnotabulo. Ebena tabulo, sur kiu oni pingle fiksas la paperfolion surdesegnotan.
distributabulo Tabulo, sur kiu la mezuriloj, kontroliloj k.a. reguliloj de elektra reto estas fiksitaj.
drivtabulo Tabulo mallevebla ĉe la flankoj aŭ en la mezo de velboato, aŭ ĉe ambaŭ flankoj, por doni al ĝi pli grandan akvoreziston kontraŭ la drivo.
gladotabulo Z. Glata tabulo, destinita por gladado.
haktabulo. Tabulo, sur kiu oni povas tranĉi panon, viandon, legomojn ks.
klemtabulo Tabulo por munti klemojn.
konekttabulo Tabulo el izolmaterialo, ekipita de ŝaltiloj, manipuliloj, mezurinstrumentoj kc por regi elektrajn cirkvitojn.
lavtabulo. Striita tabulo, por mane lavi tolaĵojn.
palistabulo. Tabulo, antaŭe el ligno, nun el profila ŝtalo, por konstrui palisdigojn.
pastabulo. Tabulo, metita super rivereto, aŭ inter ŝipo k bordo, por ebligi pasadon.
piktabulo. Dika tabulo kun pika fino, kiun oni enbatas en teron, dum la fosado de minaj galerioj aŭ en iaj enakvaj laboraĵoj.
rultabulo Tabulo, provizita per kvar orienteblaj radetoj, sur kiu oni rulglitas per nur korpomovoj.
saltotabulo Elasta tabulo, de kiu saltanto svingiĝas en la aeron aŭ plonĝanto en la akvon (trampolino).
skribtabulo X = tabelo 1.
sontabulo 𝅘𝅥𝅰 (pp kordinstrumento) Maldika tabulo, plej ofte el piceligno, kiu transdonas k amplifas la vibradojn de la kordoj, k ludas ĉefan rolon en la tembro: sontabulo de violono, gitaro, klaviceno, piano k.a. ponto.
surfotabulo Tabulo, sur kiu sportisto penas staradi, lasante sin porti de surfo.
ŝaktabulo. Pretigita tabulo, por ludi ŝakon: (f) ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro Z.
ŝalttabulo Vd ŝalti.
tranĉtabulo. Haktabulo.
veltabulo Surfotabulo, ekipita per velo kun tenilo.