PIV · 15851
★trab/o
★trab/o
1 Longa, dika, ortangul-sekca peco de arbo laŭlonge segita, ĝenerale servanta kiel elemento de ĉarpentaĵo: la traboj de nia domo estas cedraj X; la sonoriloj pendas inter du traboj, ekstere k libere Z; la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj Z (de ruiniĝanta domo); morgaŭ pendos ni ĉe l’ trabo Z (de l’ pendumilo); meti trabojn sur la vojon Z (pf); alie oni estas kulpa pri tio, ke la traboj de la pene konstruata domo falas al iu sur la kapon B; (f) en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas Z (ne rimarkas niajn difektojn). ☞ dilo, patno, solivo.
2 Samuza peco el metalo, betono, lignodevena materialo k.a.: armita trabo, profiltrabo.
3 Plugiltrabo.
4 ⛨ Figuro en formo de horizontala larĝa strio en la mezo de blazonŝildo.
5 ▦ Peco de teksmaŝino; Vd glitotrabo, rultrabo 2.
traba
1 Propra al trabo: traba pezoforto, portoforto.
trabaĵo, trabaro. Kunaĵo el traboj, formanta ĉarpentaĵon: (ĉarlatana) kuracisto, kiu kun sia arlekeno k simio staris sur alta trabaĵo Z.
trabeto. Malgranda, maldika trabo: transversa trabeto (orta al la longakso de ponto).
trabizi. Provizi per traboj (ekz. minan galerion).
trabumita ⛨ Dividita plurfoje per horizontalaj linioj.
antaŭtrabaĵo = skafaldo.
ĉeftrabo. La trabo, kiu portas la ĉefan parton de konstruaĵo k de kiu dependas la ceteraj: la ĉeftrabo de domo, de ponto.
bartrabo. Trabo, uzata por malhelpi trairon: prunelarbo baris al ili la vojon, kiel bartrabo Z.
firstotrabo = firstopatno.
glitotrabo ▦ Trabeto, sur kiu glitas la varpo por transiri en horizontalan direkton.
latistrabo. Metala trabo el latiso.
plugiltrabo 🌾 Longa ligna aŭ fera peco, al kiu fiksiĝas la soko k aliaj pecoj de la plugilo. Sin. trabo 3.
rultrabo Z
1 🌾 Kultura ilo, en formo de peza cilindro, por dispremi la terbulojn.
2 ▦ Cilindro de la teksmaŝino, sur kiu oni muntas la varpon.