← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15214

★ŝtip/o

ŝtip/o
Mallonga, dika k peza peco de ligno, servanta por diversaj uzoj: ŝtipo por hakado de viandopecoj, brulligno; ekzekuta ŝtipo (sur kiu oni senkapigis la kondamnitojn); ŝtipo de ŝuisto (sur kiu li batas la ledon); ŝtipo de rajdisto (por pli facile surseliĝi); ŝtipo de amboso (sur kiu kuŝas la amboso).
Dika, mallonga segita branĉo, por bruligi en aperta fajrejo: almetu ankoraŭ unu ŝtipon; vi fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo X; Kristnaska ŝtipo. trunko, trabo.
(f) Stulta homo: malsaĝa kiel ŝtipo Z; la Reĝo Ŝtipo (sendita de Zeŭso al la ranoj); ŝtipkapulo.
ŝtiparo. Ĉia amaso da ŝtipoj, k interalie:
tiu, sur kiu la antikvuloj rite cindrigis la mortintojn, kiel ankoraŭ nun faras iuj orientaj gentoj;
tiu, sur kiu oni brulmortigis la kondamnitojn en Mezepoko: la herezulojn oni portas sur ŝtiparon K.
ŝtiparumi (tr) Ekzekute brulmortigi: la Inkvizicio ŝtiparumis multegajn homojn.
ŝtipejo. Loko apud domo, kie oni amasigas la ŝtipojn por la vintro.
ŝtipeto. Malgranda ŝtipo: ŝi forprenis la ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson de la pordo Z; la piedo de la glaso estis rompita k anstataŭigita per ligna ŝtipeto Z.
brulŝtipo. Ŝtipo destinita al bruligo: ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro X.