PIV · 16091
★trunk/o
★trunk/o
1 🍁 La plej dika, aera, porta parto de arbo, ligna k ĝenerale stara, sub kiu kreskas radikoj, k el kiu kreskas branĉoj: sekcaĵo de trunko montras de ekstere internen: ŝelon, floemon, alburnon, kernlignon; ĉe la bazo de la trunkoj oni vane serĉus junajn kreskaĵojn B; ŝiaj larmoj falis sur la trunkon de la alno Z; hedero grimpis sur la trunko de la kverko; ŝi malleviĝis laŭ la trunko Z. ☞ stipo, ŝtipo, tigo.
3 ❤ La ĉefa parto de arterio, vejno, nervo ks, de kiu disiĝas pluraj branĉoj: brakocefala trunko (truncus brachyocephalicus); trunko de la atrioventrikla fasko.
4 ∆ Malsupra parto de solido, kies supro estas detranĉita laŭ ebeno: trunko de piramido, de konuso.
5 ⚓ Tiu ĉefa centra parto de ankro, kiu finiĝas per la ŝpatkruco k portas la ŝtokon. ☞ korpo, fusto.
trunka. Rilata al trunko: trunkaj tuberoj de maljunaj salikoj.
trunki (tr)
1 ∆ Tranĉi al trunko: (f) ⊕ trunkita kristalo.
2 ∆ Fortranĉi ciferojn aŭ aliajn simbolojn.
trunkaro. Kunaĵo de pluraj trunkoj, havantaj kunan radikon.
★trunketo
1 🍁 Maldika, iufoje duonligna trunko, precipe de arbustoj k arbustetoj.
centrotrunko = trusfosto.
vinbertrunko Vd vino.