PIV · 16090
★trumpet/o
★trumpet/o 𝅘𝅥𝅰 Blovinstrumento kun tasa buŝpeco: kromata, natura trumpeto; metu trumpeton al via buŝo X; la pastroj sonigu per la trumpetoj X; ĝi kokokriis tiel laŭte, kiel latuna trumpeto Z; (f) la trumpetoj de Jeriĥo, de la lasta juĝo. ➞ korno, klariono, trombono.
trumpeti (tr)
1 Ludi trumpeton: gardisto, kiu trumpetas per la korno Z; la gardostaranto trumpetis melankolian melodion Z; (f) ventoj […] per giganta trumpeto trumpetas tempeston G.
2 Brue disanonci, disfamigi: kuracisto en ruĝa mantelo energie trumpetis pri sia propra lerteco Z; niaj kontraŭuloj trumpetados al la mondo, ke la Delegacio konsistis el maskitaj E-istoj, kiuj aranĝis komedion Z. ☞ tamtami, blufi.
distrumpeti (tr) Akcenta formo de trumpeti 2: ĉiuj scias tre bone (ĉar tion distrumpetis miaj akuzantoj mem), ke […] Z.